23 April 2007

NEWELL- Rugxa Tramo

La ruĝa tramo aŭ: Printempo en Londono
de L. N. NEWELL -en Dekdu poetoj, p. 76

Ho svingiĝanta tram', ruĝega krio
Ardanta sur printempa mola sino
De l' ŝaŭmaj arboj; ŝtala geranio

Rimanta kun la lip' de stratanino
(Papavo de l' pavimo), vi ŝoviras
Tra bluaj retoj de la gazolino

Kantante ĉefarion, kiu ŝiras
L' obtuzan tondron rondan de l' sonato
Trafika; onda kontrapunkt' deliras

Kaj ŝprucas sur krutaĵon de l' murplato
-- Bruoceano sur la granda vojo,
Flueta flustro en la fora strato.

Hundinon ĉasas hund' kun ama bojo;
En ombra parko, pro ŝaŭmanta juno,
Virinon ĉasas vir' kun hunda ĝojo.

Duŝilingo pale pendas, kvazaŭ luno,
Solece super urb' ardanta forne;
Ĉielo ŝminkas sin per morta suno.

Al tramo, kiu palpebrumas dorme,
Najado kuras tra lampluma strio;
Taksioj malproksime krias morne.