21 March 2007

Poemo printempa pri koro-doloro de Tom KRISTENSEN

Poemo printempa pri koro-doloro de Tom KRISTENSEN
eldanigis Poul THORSEN

Kun la printempo ĉi-nokte forkuris
laca, cikatra de mi mia koro.
Troe mi uzis ĝin mismaniere
por la amoro, sovaĝo, doloro,
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro!

Ĉe la vekiĝo en brusto juketis
rava malpleno, senkora ŝveliĝo.
Kuŝis mi kun aranea ridemo
sur la vizaĝ' en printempa heliĝo.
Vidu la lertan rimiĝon: ŝveliĝo-heliĝo!

Se ĉi-matenon printempan alvenos
al mia lito orhara in-ulo,
prenos mi ŝin en senkora feliĉo,
ĝenos neniam memora makulo.
Vidu la lertan rimiĝon: in-ulo-makulo!

Senemocie mi ridos kaj amos,
flustros, karesos, brakumos, kisigos,
sen emoci' kiel rimoj banalaj,
kiujn mi verse drivigas, disigos.
Vidu la lertan rimiĝon: kisigos-disigos!

Tamen mi scias: Revenos en majo
olda, cikatra al mi mia koro,
alta kaj kiel arbŝelo ŝirita,
fia diable pro am' kaj doloro.
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro
-- denove!

20 March 2007

simplaj vortoj

vi estas

mia plagxo solecas
nur oceanon mi povas rigardi
dum horoj, tagoj, monatoj...bluo
blua horizonto, blua cxielo...bluas cxie.

cxio igxas tro same
kaj mia koro sekigxas
la vivo peze falas sur la sxultroj
sed mi tamen kapablas ankoraux senti...

mi trovis vin, stelo,
brila, vivanta inter multaj aliaj miloj da steloj,
mi sxatas rigardi kiel vi brilas,

ludi kun la revo ke mi povas tusxi vin,
kaj imagi ke iam mi povas esti pli proksima.

Mi kisos vin...
cxinokte noktas profunde
cxar vi ne cxeestas-

Mi kisos vin dolcxe,
per mielaj pauzoj la lipoj povas atingi la bildon
de via rideto ankoraux.